Ĝisdate pri Esperanto

En mondo pli kaj pli konscia pri rajtoj de malplimultoj kaj pri lingva kaj kultura diverseco, la internacia lingvo Esperanto estas gajnanta renovigitan atenton de influaj decido-farantoj. ... Neregistaraj organizaĵoj kaj koalicioj premas ke oni metu la demandon pri internacia lingvo en la tagordojn de Unuiĝintaj Nacioj kaj de Eŭropa Unio... En julio 1996 la Nitobe-Simpozio de Internaciaj Organizaĵoj kunigis grupon de sendependaj ekspertoj en Prago, Ĉeĥio, kiu kontrolis la tiaman situacion de Esperanto kaj proponis ĝian enmeton en aktualajn debatojn pri lingvaj rajtoj kaj lingvopolitiko. La Manifesto de Prago, moderna redeklaro de la valoroj kaj celoj motivantaj la Esperanto-movadon, emfazas lingvan demokration kaj la konservon de lingva diverseco.... Esperanto-parolantoj en la novaĵoj lastatempe inkluzivas 1994-Nobelpremiiton Reinhard Selten, 1996-mondĉampionon pri ŝako Zsuzsa Polgár, kaj Tivadar Soros, patron de financisto George Soros.... Indiĝenaj Dialogoj, programo por fortigi dialogadon inter indiĝenaj popoloj tra la mondo, preteriras ekskoloniismajn lingvojn per uzado de Esperanto kiel komunikrimedo.... Jen iuj aldonaj faktoj pri la nuna stato de Esperanto.

Celoj kaj originoj. La bazo de tio kio fariĝis la internacia lingvo Esperanto estis eldonita en Varsovio en 1887 de d-ro Ludoviko Lazaro Zamenhof. La ideo pri internacia planlingvo, celata ne por anstataŭi etnajn lingvojn sed por servi kiel aldona, dua lingvo por ĉiuj, ne estis nova, sed Zamenhof vidis ke tia lingvo devas disvolviĝi per kolektiva uzado, kaj li do limigis sian komencan proponon al minimumisma gramatiko kaj malgranda vortostoko. Esperanto estas nun plene disvolviĝinta lingvo kun tutmonda parolkomunumo kaj kompleta esprimilaro. Multaj el la ideoj de Zamenhof anticipis tiujn de la fondinto de la moderna lingvistiko, la strukuristo Ferdinand de Saussure (kies frato René estis esperantisto).

Karakterizoj. Esperanto estas kaj parolata kaj skribata. Ĝia leksikono venas precipe el okcidenteŭropaj lingvoj, dum ĝia sintakso kaj morfologio montras fortajn slavajn influojn. Esperantaj morfemoj estas senvariaj kaj preskaŭ senfine rekombineblaj en malsamaj vortoj, tiel ke la lingvo ankaŭ havas multon komunan kun izolaj lingvoj kiel la ĉina, dum ĝia interna vortostrukturo prezentas similecojn al aglutinaj lingvoj kiel la turka, svahila kaj japana.

Disvolviĝo. Komence la lingvo konsistis el ĉirkaŭ 1000 radikoj, el kiuj oni povas formi 10.000 aŭ 12.000 vortojn. Hodiaŭ, Esperantaj vortaroj ofte enhavas 15.000 aŭ 20.000 radikojn, el kiuj eblas formi centojn da miloj da vortoj, kaj la lingvo daŭre evoluas: Esperanta Akademio kontrolas aktualajn tendencojn. Tra la tempo, la lingvo estis uzata por preskaŭ ĉiuj imageblaj celoj, iuj el ili polemikigaj aŭ problemecaj. La lingvo estis malpermesita, kaj ĝiaj uzantoj persekutataj, kaj de Stalin, kiu konsideris ĝin lingvo de "kosmopolitoj", kaj de Hitler, por kiu ĝi estis lingvo de judoj (Zamenhof, kreinto de la lingvo, estis juda). Per uzado de la lingvo en la hejmo, ekzistas nun eble mil denaskaj parolantoj de Esperanto.

Uzantoj. Universala Esperanto-Asocio (UEA), kies membraro formas la plej aktivan parton de la Esperanto-komunumo, havas landajn asociojn en 62 landoj kaj individuajn membrojn en preskaŭ duoble tiom. Nombroj de venditaj lernolibroj kaj membrostatistikoj de lokaj asocioj indikas, ke la nombro de homoj kun ioma kono de la lingvo estas centmiloj aŭ eĉ milionoj. Ekzistas Esperanto-parolantoj tra la tuta mondo, kun notindaj koncentriĝoj en landoj tiel diversaj kiel Ĉinio, Japanio, Brazilo, Irano, Madagaskaro, Bulgario kaj Kubo.

Instruado de Esperanto. Oni povas rapide ekkomuniki per Esperanto, kaj ĝi do liveras idealan enkondukon al la studado de fremdaj lingvoj. Ene de semajnoj, studantoj povas komenci uzi Esperanton por korespondado, kaj ene de monatoj por lernejaj vojaĝoj eksterlande. Eksperimentaj kaj neformalaj observoj atestas, ke antaŭa lernado de Esperanto havas pozitivajn efikojn sur la studadon de kaj unua kaj dua lingvoj. Kvankam ĝi estas instruata en iuj lernejoj, oni plej kutime lernas ĝin aŭtodidakte, aŭ per korespondado (uzante paperan aŭ elektronikan poŝton), aŭ per lokaj Esperanto-kluboj. Ekzistas lernolibroj kaj aŭtodidaktaj materialoj en pli ol 100 lingvoj. Nova retejo por Esperanto-instruistoj, http://www.edukado.net, donas ioman ideon pri la aktuala eduk-agado.

Oficiala rekono. En 1954 la Ĝenerala Konferenco de Unesko agnoskis ke la atingoj de Esperanto harmonias kun la celoj kaj idealoj de Unesko, kaj oficialaj rilatoj estis establitaj inter Unesko kaj UEA. Kunlaboro inter la du organizaĵoj daŭras. En 1997 la Ĝenerala Direktoro de Unesko, s-ro Amadou-Mahtar M'Bow, alparolis la 82-an Universalan Kongreson de Esperanto. En 1985 la Ĝenerala Konferenco de Unesko alvokis al membroj-ŝtatoj kaj internaciaj organizaĵoj antaŭenigi la instruadon de Esperanto en lernejoj, kaj ĝian uzadon en internaciaj aferoj. UEA ankaŭ havas konsultajn rilatojn kun Unuiĝintaj Nacioj, UNICEF, Eŭropa Konsilio, Organizaĵo de Amerikaj Ŝtatoj, kaj Internacia Norm-Organizaĵo.

Kunvenoj kaj vojaĝado. Pli ol cent internaciaj konferencoj kaj kunvenoj okazas ĉiujare en Esperanto — sen tradukistoj aŭ interpretistoj. La plej granda estas la Universala Kongreso de Esperanto, lastatempe okazinta en Adelajdo (1997), Montpeliero (1998), Berlino (1999), Tel-Avivo (2000) kaj Zagrebo (2001). Universalaj Kongresoj okazos en Fortalezo, Brazilo (2002); Gotenburgo, Svedio (2003); Pekino, Ĉinio (2004); kaj Vilniuso, Litovio (2005). La unua simpozio de esperantistoj en arabaj landoj okazis en Amano en 2000, la kvina Tut-Amerika Kongreso okazis en Meksik-urbo en 2001, kaj la venonta Azia Kongreso okazos en Seulo en 2002. La 2002-eldono de Pasporta Servo, servo gvidata de la junulara sekcio de UEA, enhavas adresojn de 1200 gastigantoj en 82 landoj donantaj senpagan tranoktadon al vojaĝantaj Esperanto-parolantoj.

Esplorado kaj bibliotekoj. Multaj universitatoj inkludigas Esperanton en kursoj pri lingvistiko; kelkaj proponas ĝin kiel sendependan lernotemon. Aparte notindaj estas la universitato Eötvös Lórand en Budapeŝto, kun diploma opcio pri Esperanto; kaj la universitato de Poznań, Pollando, kun diploma programo pri interlingvistiko. La bibliografio de la usona Asocio de Modernaj Lingvoj registras pli ol 300 fak-eldonaĵojn pri Esperanto ĉiujare. La biblioteko de la Esperanto-Asocio de Britio havas pli ol 20.000 erojn. Aliaj grandaj bibliotekoj inkluzivas la Internacian Esperanto-Muzeon en Vieno (parto de la Nacia Biblioteko de Aŭstrio), la Bibliotekon Hodler ĉe la Centra Oficejo de UEA en Roterdamo, kaj la Esperanto-kolekton en Aalen, Germanio. Oni povas konsulti la kolektojn de Vieno kaj Aalen per Interreto kaj la internacia pruntosistemo.

Profesiaj kontaktoj kaj specialaj interesoj. Organizaĵoj por Esperanto-parolantoj inkluzivas tiujn por kuracistoj, verkistoj, fervojistoj, sciencistoj, muzikistoj kaj multaj aliaj. Ili ofte eldonas siajn proprajn revuojn, organizas konferencojn kaj helpas ekspansiigi la lingvon por profesia kaj special-tema uzado. La Akademio Internacia de la Sciencoj de San-Marino faciligas kunlaboron ĉe la universitata nivelo. Originalaj kaj tradukitaj eldonaĵoj aperas regule en kampoj kiel astronomio, informadiko, botaniko, entomologio, kemio, juro kaj filozofio. Organizaĵoj ekzistas por fakgrupoj kiel skoltoj, blinduloj, ŝak- kaj go-ludantoj; kaj la junulara sekcio de UEA, TEJO, organizas oftajn internaciajn kunvenojn kaj eldonas siajn proprajn periodaĵojn. Budhistoj, ŝintoistoj, katolikoj, kvakeroj, protestantoj, mormonoj kaj bahaanoj havas proprajn organizaĵojn, kaj multaj soci-aktivaj grupoj uzas la lingvon.

Literaturo. La floranta literatura tradicio en Esperanto estas agnoskata de PEN-Internacia, kiu akceptis Esperanto-filion ĉe sia 60-a kongreso en septembro 1993. Notindaj nuntempaj verkistoj en Esperanto inkluzivas la romanistojn Trevor Steele (Aŭstralio), István Nemere (Hungario) kaj Spomenka »timec (Kroatio); la poetojn William Auld (Skotlando), Miĥail Giŝpling (Rusio/Israelo) kaj Abel Montagut (Katalunio); kaj la eseistojn kaj tradukistojn Probal Daŝgupta (Hindio), Fernando de Diego (Venezuelo) and Kurisu Kei (Japanio). Auld estis kandidatigita por la Nobel-Premio de Literaturo en kaj 1999 kaj 2000 pro siaj kontribuoj al poezio.

Tradukoj. Literaturaj tradukoj lastatempe eldonitaj inkluzivas Oldulo kaj la maro de Hemingway, La majstro de l' ringoj de Tolkien, Cent jaroj da soleco de García Márquez, Rubaiyat de Umar Khayyam, La lada tambureto de Grass, La libro de la mirindaĵoj de Marko Polo, kaj la granda familia sagao de Cao Xueqin, Ruĝdoma sonĝo. Por infanoj, al Asterikso, Winnie-la-Pu kaj Tin-Tin estas nun aldonitaj "Struwwelpeter" (Hirthara Petro) kaj Pipi Ŝtrumpolonga, kaj ĉiuj Muminvalo-libroj de la mondfama finna aŭtoro Tove Jansson, samkiel la Oz-libroj de L. Frank Baum, estas haveblaj en la Tut-Tera Teksaĵo. Tradukoj el Esperanto inkluzivas Maskerado, libro eldonita en Esperanto en 1965 fare de Tivadar Soros, patro de la financisto George Soros: ĝi rakontas la travivadon de lia familio dum la nazia okupado de Budapeŝto. Tiu ĉi verko estis lastatempe eldonita en la angla en Britio (2000) kaj Usono (2001), kaj estas nun aperinta ankaŭ en la rusa, germana kaj turka.

Teatro kaj kino. Teatraĵoj de dramverkistoj tiel diversaj kiel Goldoni, Ionesco, Shakespeare kaj Alan Ayckbourg estas prezentitaj dum la lastaj jaroj en Esperanto. Multaj dramoj de Shakespeare ekzistas en Esperanto-traduko: unu el la plej lastatempaj prezentoj en Esperanto estis Reĝo Lear en Hanojo, Vjetnamio en decembro 2001, kun loka rolularo. Kvankam La granda diktatoro de Chaplin uzis esperantlingvajn afiŝojn en siaj scenejoj, plenlongaj filmoj estas malpli kutimaj. Notinda escepto estas la kultfilmo Inkubo, kies dialogoj estas ekskluzive en Esperanto.

Muziko. Muzikaj ĝenroj en Esperanto inkluzivas popularajn kaj popolajn kantojn, rokmuzikon, kabaredon, kantaĵojn por solistoj kaj korusoj, kaj operon. Popularaj komponistoj kaj artistoj, inkluzive de la brito Elvis Costello kaj la usonano Michael Jackson, estas registrintaj en Esperanto, verkintaj orkestraĵojn inspiritajn de la lingvo, aŭ uzintaj ĝin en siaj promociaj materialoj. Iuj eroj el la tut-Esperanta albumo de Warner Brothers Esperanto, lanĉita en Hispanio en novembro 1996, atingis altajn lokojn en la hispanaj furorlistoj. Klasikaj orkestraĵoj kaj korusaĵoj kun tekstoj en Esperanto inkluzivas La Koro Sutro de Lou Harrison kaj la unuan simfonion de David Gaines, ambaŭ el Usono. Muziko en Esperanto estas trovebla en TTT, inkluzive de kelkaj retejoj dediĉitaj al Esperanta karaokeo.

Periodaĵoj. Pli ol 100 magazinoj kaj revuoj estas eldonataj regule en Esperanto, inkluzive la ĉiumonatan novaĵrevuon Monato, la literaturan revuon Fonto, kaj la revuon de UEA Esperanto. La dusemajna novaĵ-kompendio Eventoj proponas ankaŭ elektronikan eldonon, kiel same faras Monato; iuj revuoj disponigas arkivojn en TTT. Aliaj periodaĵoj inkluzivas eldonaĵojn pri medicino kaj scienco, religiajn magazinojn, junulajn periodaĵojn, edukajn periodaĵojn, aliajn literaturajn revuojn, kaj special-temajn eldonaĵojn.

Radio kaj televido. Radio-elsendejoj en Aŭstrio, Brazilo, Ĉinio, Kubo, Estonio, Hungario, Italio kaj Pollando elsendas regule en Esperanto, kiel faras ankaŭ Radio Vatikana. Kelkaj programoj estas ankau aŭdeblaj per Interreto. Televidaj kanaloj en diversaj landoj elsendas Esperanto-kursojn, inkluzive lastatempan 16-partan adapton de la BBC-a Mazi en Gondolando en la televida reto Pola Kanalo Unu.

Interreto. Elektronikaj retoj estas la plej rapide kreskanta rimedo de komunikado inter uzantoj de Esperanto. Ekzistas kelkcento da diskutlistoj en Esperanto, kiuj traktas temojn disde la famila uzado de la lingvo ĝis la ĝenerala teorio de relativeco. Esperanto estas vaste uzata en la babilĉambraj protokoloj ICQ, IRC kaj PalTalk. TTT-paĝoj en Esperanto nombras en la centoj da miloj. Iuj estas troveblaj per la Virtuala Esperanto-Biblioteko ĉe http://www.esperanto.net/veb/, aliaj per tajpo de "Esperanto" en ajna TTT-serĉilo.

Servoj de UEA. UEA eldonas librojn, revuojn, kaj jarlibron kun listoj de Esperantaj organizaĵoj kaj lokaj reprezentantoj tra la mondo. Tiuj ĉi eldonaĵoj, kune kun informoj pri sondiskoj, kasedoj ktp, estas listigitaj en la librokatalogo de UEA, havebla papere kaj ankaŭ disponebla en TTT (http://www.uea.org/katalogo). La Libroservo de la Asocio havas pli ol 3500 titolojn en sia stoko. Serio eldonata de UEA en Esperanto, la angla kaj la franca, Esperanto-Dokumentoj, inkluzivas studojn kaj raportojn pri la aktuala situacio de Esperanto, kaj estas haveblaj de la Centra Oficejo de UEA en Roterdamo.

Por pliaj informoj pri Esperanto, kontaktu UEA ĉe Nieuwe Binnenweg 176, NL-3015 BJ Rotterdam, Nederlando (tel. +31-10-436-1044; fakso 436-1751; rete info(cxe)uea.org), ĉe 777 United Nations Plaza, New York, NY 10017, Usono (tel. +1-212-687-7041; fakso 949-4177), aŭ per ĝia TTT-ejo ĉe http://www.uea.org